Kampar' en braĝo

(Originala titolo: Asa branca)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Wel

La varmego de l' kamparo
kvazaŭ fajro sur la ter'
min igis diri al Di’ ĉiela
"Ĉu ne sufiĉas tia sufer'?"

Kia braĝar’, ho ardejo,
la plantej’ sen verdsignal’.
Sen akvo perdis mi la brutaron,
pro soif' mortis mia ĉeval’.

Ĉe l’ vid’ ke unu post unu
ĉiuj birdoj fuĝis for,
mi diris, Roznjo, ankaŭ mi iru,
ke restu de mi mia memor’ .

Tiel for en ĉi distanco
mia trist’ ŝajnas sen fin’ ,
mi nur esperas ke baldaŭ pluvu
por ke ni povu renkonti nin.

Kiam via okulverdo
disos sur nia kampar’ ,
vi ne plu ploru, amata mia,
al via kor’ mia iĝos par’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Blanka flugilo
Flugil' blanka
Flugil' blanka
Flugilo blanka
Kolombetoj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!