Dorival Caymmi

Dorival Caymmi (Salvador, 30ª de aprilo 1914 – Rio de Ĵanejro, 16ª de aŭgusto 2008) estis brazila kantisto, komponisto, gitaristo, pentristo kaj aktoro.

Li verkadis inspirite de l' kutimoj de la bahia popolo. Malgraŭ la antaŭe ekzistantaj verkoj, la komponaĵoj de Caymmi estas la plej memorataj pri la bahia kulturo.

Lia unua granda furoraĵo, "O que é que a baiana tem?", kantita de Carmen Miranda en 1939 ne nur markis la komencon de la internacia kariero de la kantistino (kiu vestis sin kvazaŭ bahianino), sed ankaŭ influis la popularan muzikon ene de Brazilo.

Ĉiuj liaj tri gefiloj (Nana Caymmi, Dori Caymmi kaj Danilo Caymmi) ankaŭ estas kantistoj, samkiel liaj du nepinoj Juliana Caymmi kaj Alice Caymmi. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!