Flávio Fonseca

Li estas komponisto, aranĝisto, kantisto, instrumentisto, orkestrestro kaj produktoro (kaj ankaŭ psikoterapeŭto).

Li lanĉis dek tri solo-albumojn (inter ili kvin en Esperanto, ekzemple Simbiozo - disponebla ĉi tie - kaj Aerlumo), partoprenis en pli ol sesdek de aliaj artistoj (inter ili la kasedo Aaron Brazilumas Esperante, kaj la porinfana KD Ni Dancu en la Rondo - disponebla ĉi tie), koncertis en dekoj da urboj en Brazilo kaj aliaj landoj (Kubo, Danio, Ĉeĥio, Finnlando, inkluzive en UK, KEF kaj aliaj esperantaj aranĝoj), komponas por kino, teatro kaj danco, aranĝas kaj estras albumojn kaj koncertojn de aliaj artistoj. Li plurfoje estris koncerte kaj studie Filharmonian Orkestron de Braziljo kaj aliajn orkestrojn.

En 1993 lia komponaĵo Babelturo estis premiita en Belarta Konkurso de UEA, kaj en 1997 kaj 1998 denove li estis premiita en BK de UEA.

Flávio estas la fondinto kaj administranto de la estinta retejo MusicExpress, kiu dum 11 jaroj disponigis rajtigitajn MP3-dosierojn (interalie en Esperanto) kaj ricevadis 700.000 vizitojn ĉiumonate.

Li kunlaboris por la utila vortaro Roko kaj Popo - Popularmuzika Terminaro en Esperanto, de Bertilo Wennergren (vidu ĉi tie)

Estas lia la traduko al Esperanto de la libroj Valo de l' Nebulo, de Roque Jacintho, eldonita de Societo Lorenz, kaj Post-Posedo, de Guilherme Reis, ankoraŭ neeldonita. Krom tio, Flávio verkis plurajn artikolojn por periodaĵoj kaj almanakoj, esperantaj kaj portugallingvaj.


Kelkaj ligiloj:

Muzika kariertabelo (portugallingva, konstruata)
Paĝo pri muziko en Facebook (portugallingva)
Retejo pri psikoterapio (portugallingva)
Paĝo pri psikoterapio en Facebook (portugallingva)
Tekstoj de Flafon (en Esperanto)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

5 comentários:

  1. Babelturo estis la unua muziko en Esperanto kiun mi aŭskultis. Mi ne trovis ĝin en ĉi tiu retpaĝo. Mi kaj aliaj amikoj, en 90-aj jaroj, uzis ĝin en malgranda teatra prezentado.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ĉu vere? Tio estas tre interesa. Mi ŝatus esti spektinta tiun teatraĵon.
      Ĝis nun Brazila Kolekto enhavas nur tradukitaĵojn, tamen tio estas unu el la planoj por estonto: krei rubrikon por originalaj komponaĵoj. Tiam, tutcerte Babelturo estos publikigita.
      Dankon pro la komento!

      Excluir
  2. Mi amegas delonge tiun kanton. Mi malkovris ties kialojn dum mia redaktado de teksto pri multlingvaj rimedoj, unue hispane ugrafias.blogspot.com/2021/03/babele-babili.html kaj poste esperante www.ipernity.com/blog/pabe/4735172 Koran dankon, Flàvio.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Saluton, Pakua! Mi tre ĝojas pro viaj tekstoj! Tiun kanton - Babelturo - ja mi verkis por porinfana televidprogramo pri la Haleja kometo, kiel legeblas en la paĝo de la kanto, sub la muzikteksto. Sentu kvazaŭ hejme en Brazila Kolekto, navigu tra ĝiaj paĝoj kaj ligiloj, kaj vi rajtas disvastigi ĝin! ;-) Dankon kaj muzikan brakumon!

      Excluir
    2. La rekta ligilo al la kanto estas: https://www.brazilakolekto.com/2019/04/babelturo.html

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!