Marcos Valle

Marcos Kostenbader Valle (Rio-de-Ĵanejro, 14ª de septembro 1943) estas brazila komponisto, kantisto, instrumentisto kaj aranĝisto.

Marcos komencis la karieron ludante en triopo konsistanta el li, Edu Lobo kaj Dori Caymmi. En 1964, lia komponaĵo Samba de Verão (anglalingve Summer Samba) atingis la duan lokon en la listo de la plej aŭdataj en Usono, kaj ricevis minimume 80 registraĵojn en tiu lando.

Li verkis ankaŭ multajn temojn por televido. En la 70aj jaroj, la Televidstacio Globo mendis al li kaj lia frato, Paulo Sérgio Valle, kaj al la verkisto Nelson Motta, kristnaskan kanton. La mendaĵo tiel furoris, ke ĝi neniam plu estis flanklasita, kaj ĝis nun ĉiujare ĉeestas la jarfinajn videoklipojn de la stacio. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!