Unutona sambo

(Originala titolo: Samba de uma nota só)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Anglalingva traduko (One note samba): Tom Jobim
Esperanta traduko el la angla: Bertilo Wennergren

Jen mi ludas etan sambon
Kun nur unu sola ton'
Certe venos pli da tonoj
Baziĝantaj sur ĉi ton'
Jenas nun la tona sekvo
De l' antaŭa harmoni'
Kiel devas mi sekvadi
En la viv' malantaŭ vi

Ja troviĝas homoj
Kiuj povas paroladi pri nenio
Kvazaŭ nenio
Mi foruzis tutan gamon
Sed finfine venis al nenio
Preskaŭ nenio

Mi revenas al la tono
Ununura kaj al vi
Esprimante mian amon
El la koro nur per ĝi
Kiu volas la tonaron
Re mi fa sol la si do
Restas ĉiam sen la klaro
De la kanta a bo co


Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Kantas: Alejandro Cossavella
Kromvoĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca



Vidu alian tradukon:
Sambo de unu noto nur

4 comentários:

  1. Ĉi tiu traduko estas plene sukcesa. Gratulon!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes, Bertilo estas ege kompetenta esperantisto. Bedaŭrinde li ne scipovas la portugalan, kaj verŝajne tiu ĉi estas la sola brazila kanto kiun li tradukis.

      Excluir
  2. Gratulon, Flávio! Via blogo estas tre bona! En 2016 mi frekventis kuson dum NASK en Usono, kaj mia instruisto estis Bertilo!
    Mi amegis lian tradukon, nome Unutona sambo!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!