Karolina

(Originala titolo: Carolina)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: nekonata

Karolina
En okuloj kavaj
Estas la dolor'
Dolor' de tuta la mond'
Sed ŝanĝos nenion la plorond'
Mi al vi klarigis jam pri ĉi'
Invitis mi jam por la dancad'
Horestas, ĉu ne, por profitad'
Am', tie for
Ekaperis la roz'
Ĉiuj sambis de kor'
Falis stelo je ros'
Mi montris al ŝi kun rid'
Tra la fenestro ho belo!
Sed Karolina sen vid'

Karolina
En okuloj tristaj
Estas granda am'
Am' kiu ne plu ekzistas
Mi mem ŝin avizis, finos ĝi
Pri ĉio mi faris je donac'
Mil versojn mi kantis por la pac'
Nuntempe ne povas diri mi
Am', tie for
Mortis jam bela roz'
Finis festo kaj ĝoj'
Nia bark' íris for
Mi montris al ŝi kun rid'
La tempo jam pasis fenestre
Sed Karolina sen vid'.



Rim: se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Karolina

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!