Akvarelo

(Originala titolo: Aquarela)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Guido Morra k Maurizio Fabrizio
Esperanta traduko el la itala: Giuseppe Castelli

Sur papera folio vi vidas: la suno flavas,
sed du strekoj per plumo provizas ombrelon se pluvas.
Arboj estas ne pli ol renversaj vinplenaj boteloj;
se vi metas du homojn sub ilin, jen du ebriuloj.
Ĉiam verdas la herbo kaj tiu punkteto - ĉu revo? -
povas esti nur jeno: aŭ Dio, aŭ mevo fluganta for

por la iro al la maro:
ĝis la fino, sole blu’.
Jen do ŝipo kun velaro;
fakte, unu vel’ aŭ du;
sub la akvo fiŝoj naĝas sen problemo,
laŭ sia emo,
en liber’ kaj ĝu’.

La ĉielo nur rigardas,
la ĉiel’ kun sia blu’;
kaj ĉiele aviadilo
kiu iras plu kaj plu,
dum surtere iu mansalutas ride
kaj malrapide
iras el hotel’
al sekreta cel’.

Sur papera folio vi vidas: vojaĝe per trajno,
jen tri bonaj amikoj tagmanĝas babile pri ajno.
De la Suda ĝis Nordameriko sufiĉas sekundo:
vi nur devas desegni rondeton kaj jen tuta mondo.
Iu knabo piedas, piedas laŭ voj’ ĝis la fino;
la okulojn li fermas momenton kaj jen la destino jam...

La destino - kosmoŝipo,
kiu hastas kun sever’,
iras Marsen, aliloken,
ne ĉeneblas al la ter’;
nur malofte ĝi amikas dum momento,
sed en silento
kaj sen esper’.

Tamen daŭras la muziko
kaj traurbe la labor’,
dum ni timas iomete,
sed finiĝos la angor’;
meze de l’ novelo
ni sur karuselo,
kiel akvarelo,
kiu fados for,
kiu fados for.

Sur papera folio vi vidas: la suno flavas (sed ĝi fados for),
sed du strekoj per plumo provizas ombrelon se pluvas (kiu fados for).
Vi nur devas desegni rondeton kaj jen tuta mondo (kiu fados for).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Akvarelo

2 comentários:

  1. Mi legis tekstojn de ambaŭ versioj kaj aŭskultis ambaŭ kantojn. Malfacilas elekti unu el inter ili, ambaŭ ĉarmegas...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes, mi opinias, ke estas tre utila la ŝancon kompari pli ol unu tradukversion de sama originalo. El tio oni povas lerni, kaj ekkoni personajn vidpunktojn.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!