Gratulon al vi

(Originala titolo: Parabéns a você)
Verkis: Mildred Jane Hill k Patty Smith Hill
Portugallingva traduko: Bertha Celeste Homem de Mello (el Happy birthday to you)
Esperanta traduko el la portugala: Nelson Pereira de Souza

En la plej bela tago
ni gratulas al vi
dezirante feliĉon
kaj la benon de Di'.


KURIOZAĴO: Tiu kanto naskiĝis en fino de 19a jarcento. La fratinoj Mildred Jane Hill kaj Patty Smith Hill, de Louisville, Usono, verkis kanton por la lernejo kie Mildred instruis. La titolo estis Good Morning to All (t. e. Bonan Matenon al Ĉiuj).
La porinfana kanto furoris en lernejoj eĉ de najbaraj urboj, tial la fratinoj registris la aŭtorecon en 1893. Kaj en 1896 ĝi estis publikigita de eldonejo Clayton F. Summy Co, kiel parto de la kolekto Song Stories for the Kindergarten (t. e. Rakontkantoj por Infanlernejoj).
Tamen, en komenco de la 20a jarcento, la melodio aperis en aliaj libroj, kiuj anstataŭigis la frazon Good Morning to All per Happy Birthday to You (t. e. Gratulon al Vi).
En 1924, Robert H. Coleman publikigis kantlibron kiu enhavis Happy Birthday to You, sed sen mencio pri la fratinoj Hill. Post malmulta tempo, la kanto ekaperis en filmoj, muzikaloj de Broadway kaj kantataj telegramoj.
La kanto fariĝis la plej populara en Usono, kaj ĝia aŭtoreco iĝis diskutata. Kelkaj homoj opiniis, ke ĝi estis tradicia, sed en 1933 la plej juna fratino de Mildred kaj Patty, Jessica Hill, pruvis la posedon de la aŭtorrajtoj.
Ĝis 2015, la anglalingva versio profitigis po du milionoj da dolaroj jare, kiuj estis dividitaj inter la karitata Fondaĵo Hill (kreita de la parencoj de Mildred kaj Patty) kaj la diskeldonejo Warner/Chappell Music (kiu aĉetis la eldonejoj Clayton F. Summy Co. en la 30aj jaroj).
En februaro 2016, la usona Justico deklaris, ke la kanto fariĝis publika domajno.
En Brazilo, en 1942, la Radistacio Tupi lanĉis konkurson por elekti portugallingvan version de la kanto, kaj S-ino Bertha Celeste Homem de Mello ĝin venkis.
La deklaro de la usona Justico ne modifas la pagpostulon pro aŭtorrajtoj en Brazilo. Nuntempe, la profito de la brazila versio estas tiel dividitaj: 41,67% por Fondaĵo Hill; 41,67% por Warner Chappel; kaj 16,6% por la familio de Bertha de Mello. (Fonto: retejo Brasil Escola).


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉoj kaj manfrapoj: Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri
Gitaro: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Feliĉecon al vi
Gratulojn
Gratulojn
Ni gratulas al vi

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!