Mirinda urbo

(Originala titolo: Cidade maravilhosa)
Verkis: André Filho
Traduko: Perina

Mirind' mirinda urbeg'
Urbeg' de fajna bril'
Mirinda mirinda urbeg'
Koro de mia Brazil'

Gaja lulilo de plaĉaj kanzonoj
De la homaro l' animo
Ni ĉiam kantos pri via juneco
Pri viaj belaj virinoj

Rava ĝardeno de karaj memoroj
De amoj sub hela luno
Ke la feliĉo naskiĝu en vi
Urbo de revoj kaj lumo


Registrita de la kantistino Nikolin', en la albumo Inter du amsezonoj, en 1993.

Rim: Mi ne trovis ĉi tiun muziktekston skribitan; mi notis laŭ tio, kion mi aŭdis el la albumo de Nikolin'. Do, se mi erare aŭdis ion, bonvolu informi al mi. Dankon!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Urbo mirinda

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!