Puntistino

(Originala titolo: Mulher rendeira)
Verkis: Lampião k Zé do Norte
Traduko: Flávio Fonseca

Oj, oj, oj, puntistino
Fraŭlino de l’ trikado
Vi instruu al mi punton,
Kaj instruos mi kisadon

Lanternego venis urben
Por dancadi en la balo
Kaj postulis, ke l’ fraŭlinoj
Dancu kun li ĝis finalo

La fraŭlinoj de la urbo
Ne obeas plu la regon
Restas nur ĉe la balkono
Flirtetante Lanternegon



Rim:
- Ekzistas kelkaj portugallingvaj versioj de tiu ĉi muzikteksto. La du plej gravaj estas: la originala, verkita de la propra Lampião (t.e. Lanternego), kiu estis registrita surdiske de Volta Seca; kaj adapto farita de Zé do Norte (kiu konservis la melodion, ŝanĝis la tekston), kaj fariĝis multe pli konata (kaj sur kiu mi bazis la tradukon).

KURIOZAĴO: Lanternego = Kromnomo de brazila bandito kiu agadis en landa nordoriento en frua 20ª jarcento. Li ricevis tian kromnomon pro sia kapablo pafi rapidripete, lumigante la nokton. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!