Paralele

(Originala titolo: Paralelas)
Verkis: Belchior
Traduko: Flávio Fonseca

Ene de aŭto, sur la voj’, je cent en horo, karulin’,
Vi havas nun nur la karesojn de l’ motor’
En oficejo, dum labor’, mi plu riĉiĝas,
Ju pli mono multobliĝas, des pli feblas mia kor’

En ĉiu hidrarga lumo brilas via okulhel’
Kaj tra placoj, viaduktoj, vi ne pensas pri reven’, pri reven’, pri reven’

Sur Korkovado, brakomalferme jen mi
Kopakabane ĉi-semajne, mar’ en mi
Kiel perversas en la koro la juneco
Kiu komprenas nur kruelon de l’ pasi’

Kaj paralele sur la vojo spuroj restas, atestas,
Ke vi forestas, ke vi kuras for de vi
Apartamente, oketaĝe, mi tra fenestro
Krias kiam l’ aŭto pasas: via senfin’ estas mi, jen mi, jen mi, jen mi

Sur Korkovado, brakomalferme jen mi
Kopakabane ĉi-semajne, mar’ en mi
Miaj paseaj papilioj sidiĝadas
Sur la asfaltaj mil ĝardenoj ĉirkaŭ vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Respostas
    1. Kara Rogener, mi tre kontentas, ke vi akompanas la blogon!
      Mi kalkulas je via helpo diskonigi ĝin, kaj bonvolu klaki, en la dekstra kolumno, sur Sekvi, sub Sekvantoj.
      Brakumon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!