Akvoguto

(Originala titolo: Gota d'água)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Cícero Soares

La ĝojon, la korpon
Mi jam oferis
Mi kalmigis sangon
Dum ĝi koleris

Jen mia raŭka voĉo
Jen la pulsanta vejno
Jen la mankanta guto
Por la fin’ de l’ festeno

Petas mi
Restu pace mia kor’
Estas ĝi ĝisfaŭke plena puto
Kaj minimuma dolor’ - Lasu for! -
Estos la verŝiga guto


Rim (Notoj de la tradukinto):
- Zamenhof: “unu sola guto la glason plenigas” (= ne trouzu ies paciencon).
- Chico Buarque ĝin komponis por teatraĵo, Gota d’água. Temis pri tragedio surbaze de greka klasikaĵo, pro tio la drama tono de la teksto.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!