Freneza

(Originala titolo: Maluco beleza)
Verkis: Raul Seixas k Cláudio Roberto
Traduko: Jorge de Oliveira

Dum ĉiuj penas ŝajnigi sin saĝaj
Kaj aspekti normale, tute ne speciale
Mi ne kontentiĝas per tia sinteno
Vivi tiel banale, ĉar mi pensas reale
Kaj la ordinara civitan'
Kredas, ke min trafis mensmalsan',
Mi deliras kaj oni ŝokiĝas ĉar mi devojiĝas
Sed mi diras ke l' vivo malpezas kiam ni frenezas

Dum ĉiuj penas kaŝiĝi sub felo
Morala kaj deca, tute ne frenezeca
Mi ne konformiĝas al tia sistemo
De penso lupeca kaj konduto ŝafeca
Kaj laŭ la regula socian'
Kredas ke min trafis mensmalsan',
Mi deliras kaj oni ŝokiĝas ĉar mi devojiĝas
Sed mi diras ke l' vivo malpezas kiam ni frenezas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Belece freneza
Frenezulbeleco

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!