La amatino de amiko mia

(Originala titolo: Namoradinha de um amigo meu)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Emanuele Rovere

Ho, kial mi enamiĝis al la amatino de amiko mia?
Kun miloj da inoj en mondo, ĝuste l' amatino de amiko mia.
Ja, estas vere, ke kondutas amo tiel: envizaĝen rigardas ĝi al neniu.

Mi enamiĝis ĝuste al la amatino de amiko mia.
Sed tiajn okulojn belajn dum mia tuta vivo vidis mi neniam.
La mondo grandas sed fariĝas eta, se renkontiĝas vi kun simila virin'.

Nenion diru al li, nek al aliaj, neniam!
Mi ne volas diri al la mondo, ke mi amas l' amatinon de amiko mia.
Mi ne volas diri al la mondo, ke mi amas l' amatinon de amiko mia.

Kaj kion nun mi faru? Pli bone mi rezignu kaj ne pensu plu.
Se estas mi amiko vera, suferu mi silente kaj ne revu plu.
Ĉar estas vere, ke necesas plori kaj adiaŭi la feliĉon post nun.

Nenion diru al li, nek al aliaj, neniam!
Mi ne volas diri al la mondo, ke mi amas l' amatinon de amiko mia.
Mi ne volas, ke la mondo sciu, ke mi amas l' amatinon de amiko mia!



Registrita de Manŭel en la albumo Mirindaĵo, en 2013.



Kantas: Manŭel


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Mi tre ŝatas Roberto Carlos, precipe tiun albmumon de 1966, en kiu estas tiu kanto. Mi memoras tiun albumon ekde frua infanaĝo. Mi ĉiam kunhavas ĝin en mia mp3-ilo kaj ofte reaŭskultas.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kaj la esperantigo de Manŭel tre bonas, ĉu ne?
      Dankon pro via komento!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!