Malnova ŝuo

(Original titolo: Sapato velho)
Verkis: Cláudio Nucci k Mú Carvalho k Paulinho Tapajós
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉu vi rememoras?
Tiam kondutis mi kun stela rigardo
Kaj heroa brul’
Pli da rapido kaj fort’
Ol iu ajn kina galantul’

Ĉu vi rememoras?
Kutime mi marŝadis pli ol mil mejlojn
Por serĉi sen ĉes’
Bluan floreton de maj’
Por via hararo, kun kares’

Akvon el fonto mi trinkis por ne
Iĝi maljuna ŝel’
Kvazaŭ ŝteliĝus el frua maten’
La sunsubira bel’

Nuntempe mi ne plu rikoltas majflorojn,
Ne plu fortas, do, kiel hero’
Ja eble mi

Estas simple kvazaŭ
Malnova ŝuo kiu ankoraŭ taŭgas
Se deziras ni
Sufiĉas surmeti ĝin
Kaj varmaj piedojn sentos vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Malnova ŝu'

2 comentários:

  1. Gratulon por via bela traduko de Sapato Velho! Mirinde bela.

    En la fino estas:

    Sufiĉas surmeti ĝin
    Kaj varmaj piedojn sentos vi.

    Cxu vi ja celis "senti piedojn varmaj" (predikativo de la objekto) aux temis pri mistajpado?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro via komento!
      Jes ja mi celis la predikativon de la objekto. Kiel ĉiam, via rigardo estas detalema!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!