Ary Barroso

Ary Evangelista Barroso (Ubá, Minas-Gerajso, 7ª de novembro 1903 — Rio-de-Ĵanejro, 9ª de februaro 1964) estis brazila komponisto de populara muziko. Li famiĝis pro siaj samboj, el kiuj la plej konata estas Akvarelo de Brazil' (Aquarela do Brasil), konsiderata kiel unu el la brazilaj muzikaĵoj plej aŭdataj en la mondo. Li estis indikita al premio Oscar pro la plej bona originala kanto, el la holivuda filmo Brasil (1944).

El la omaĝoj al li, elstariĝas statuoj en lia naskiĝurbo, Ubá, kaj en Rio-de-Ĵanejro, kie li loĝis grandan parton de sia vivo. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!