Bertha Celeste Homem de Mello

Bertha Celeste Homem de Melo (Pindamonhangaba, 21ª de marto 1902 - Jacareí, 16ª de aŭgusto 1999) estis brazila poetino kaj instruistino.

En 1942, la komponisto Almirante, nekontenta pro la fakto, ke en Brazilo la datrevena kanto estis kantata en la angla lingvo, idealigis konkurson ĉe Radio Tupi, de Rio-de-Ĵanejro, por la kreo de versio en la portugala de la nordamerika kanto Happy Birthday To You.

Elektis la venkinton la Brazila Beletra Akademio. La propono de Bertha ricevis la premion pro du ĉefaj kialoj: ĝi estis unu el la solaj kiuj havis malsamajn versojn (la plimulto ripetis la saman frazon, kiel en la angla) kaj pro ĝia beleco. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de ŝi.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!