Cartola

Angenor de Oliveira (Rio-de-Ĵanejro, 11ª de oktobro 1908 — Rio-de-Ĵanejro, 30ª de novembro 1980), pli konata kiel Cartola, estis brazila kantisto, komponisto, poeto kaj gitaristo. Li estas konsiderata de pluraj muzikistoj kaj recenzistoj kiel la plej grava sambisto de la brazila muziko.

Kune kun amikaj sambistoj, Cartola kreis karnavalgrupon, kies kerno en 1928 fondis la faman Samblernejon Mangueira. Li verkis ankaŭ la unuan sambon por la samblernejo.

En 1974, 66-jaraĝa, Cartola registris la unuan el siaj kvar soloalbumoj kaj lia kariero ricevis novan impulson. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!