Dori Caymmi

Dorival Tostes Caymmi, pli konata kiel Dori Caymmi, (Rio-de-Ĵanejro, 26ª de aŭgusto 1943) estas brazila muzikisto, kantisto kaj komponisto, filo de Dorival Caymmi, frato de la kantistino Nana Caymmi kaj de la flutisto, kantisto kaj komponisto Danilo Caymmi.

Li produktis albumojn de Edu Lobo, Eumir Deodato, Nara Leão, Caetano Veloso, Gal Costa kaj Gilberto Gil, inter aliaj.

Li laboris kun pluraj gravaj artistoj, kiel Lindolfo Gaya, Wagner Tiso, Tavito, Djavan, Paul Winter, Dionne Warwick, Toots Thielemans, Oscar Castro-Neves, Eliane Elias kaj Sergio Mendes, citante nur kelkajn. Li verkis, aranĝis kaj kunlaboris en pluraj verkoj por kinfilmoj kaj televido. Estis arta direktoro de Televidstacio Globo, kaj muzikdirektis la serion Sítio do Pica-Pau Amarelo (Bieno de Flava Pego).

Li ricevis du premiojn Latina Grammy: plej bona KD de sambo, pro Para Caymmi 90 Anos kaj plej bona brazila kanto pro Saudade de Amar, verkita kun Paulo César Pinheiro. Krome, du el liaj albumoj estis indikitaj al Grammy: Influências kaj Contemporâneos. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!