Edu Lobo

Eduardo de Góes Lobo, konata kiel Edu Lobo, (Rio de Ĵanejro, 29ª de aŭgusto 1943) estas brazila kantisto, komponisto, aranĝisto kaj instrumentisto.

Filo de la komponisto Fernando Lobo kaj, laŭ Tom Jobim, "nepo" de Heitor Villa-Lobos (pro la muzika stilo), li komencis la karieron en la 60aj jaroj, forte influita de bosanovo. Kiu unue verkis tekstojn por liaj kantoj estis la tiam jam fama Vinicius de Moraes.

Li partoprenis plurajn muzikfestivalojn, kaj estis premiita en 1965 kaj en 1967. Edu verkis muzikon por teatro, kaj post período en Usono, studinte orkestradon, li revenis al Brazilo kaj ekverkis por novaj teatraĵoj, filmoj kaj dancspektakloj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!