Emanuele Rovere

Ankaŭ konata kiel Manŭel, li esperantistiĝis en 1986 kaj estis konsilanto de IEF (Itala Esperanto Federacio).

Populara muziko estis lia pasio kaj li memlernis muzikon kaj ludi gitaron (precipe basgitaron), ludis kaj kantis en amatoraj sed bonkvalitaj grupoj ekde sia adolesko.

Krom verki kantojn li esperantigas el la itala, angla, franca, portugala, hispana, ktp. En 2011 li eldonigis la albumon Duonvoĉe… Tutkore, en 2012, Ĉu plu ekzistas amo?, en 2103, Mirindaĵo kaj en 2014, Dankas mi la vivon.

Manŭel koncertis tridekon da fojoj en pluraj eŭropaj landoj (Italio, Francio, Germanio, Danlando, Pollando, Kroatio, Svislando, Slovakio, Litovio) kaj, dum la UKoj 2013 kaj 2014, en Islando kaj Argentino. Lia kantoj kaj videoj estas elsendataj de Ĉina Radio Internacia, Radio Rio de Janeiro, Esperanta Televido-ETV, STUDIO-TV, esperantistaj podkastoj, kaj precipe de YouTube, kie ili ricevis, ekde la 1a de januaro 2015 ĝis nun, en sia paĝo, pli ol 183.000 spektadojn.

La kompaktdiskoj de Manŭel mendeblas ĉe: Vinilkosmo - Libroservo de UEA - Libroservo de IEF kaj pluraj libroservoj.

Vidu ĉi tie brazilajn muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!