Francisco Veuthey

Francisco Luis (aŭ esperantlingve Franĉjo) Veuthey estas argentina grafikisto, ĵurnalisto kaj esperantisto.

Ĝis la fino de la 80aj jaroj li vivis en Argentino, kaj en la du unuaj jaroj de la 90aj en Brazilo. En 1992 li transloĝiĝis al Nederlando, kie eklaboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kiel grafikisto de la Jarlibro de UEA kaj kiel redaktisto de la revuo Kontakto de TEJO: la revuo tre modernigis sian aspekton, kun nova redakta stilo, nova logsimbolo kaj novaj ideoj. La nombro de abonantoj multe kreskis kaj atingis historian rekordon de 2050, antaŭ ol li en 1998 transdonis la redaktadon al posteulo.

Intertempe li akiris unu plian universitatan diplomon, nome pri dokumenta filmado.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!