James Rezende Piton

Brazila komputilisto kaj esperantisto. Post esperantistiĝo en 1988, kiel 18-jarulo, li havis intensan agadon por Esperanto en sia naskurbo Campinas. Interalie li de 1995 ĝis 1997 estis estrarano pri informado de TEJO, kaj sekve de 1997 ĝis 1999 estis TEJO-komisiito pri Latinameriko. De 2000 ĝis 2010 komitatano A de UEA por Brazilo. Aldone li plurjare ankaŭ estis estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo, la brazila landa sekcio de TEJO. Inter 2003 kaj 2013 li rolis kiel Ĉefdelegito de UEA por Brazilo.

Ofta preleganto en regionaj renkontiĝoj kaj brazilaj kongresoj de Esperanto, liaj kulturaj agadoj ĉefe rilatas al E-filatelo, kun kolekto pri la lingva problemo kaj Esperanto premiita en brazilaj, portugalaj kaj internaciaj ekspozicioj de la Internacia Filatela Federacio (FIP), al la esplorado de pioniraj bildkartoj (1890-1939) eldonitaj lige al Esperanto aŭ aliaj planlingvoj kaj al skoltismo. Li estas kunlaboranto de Skolta Esperanto-Ligo kaj ofta tradukanto de TED-prelegoj.

Patro de du E-denaskuloj (n. 2003 kaj 2005) kun lia edzino, iama prezidantino de BEJO, Ísis Okabe Piton. (Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!