Laís Lyra

Laís Lyra Hatencia (Sorokabo, 2000) estas esperantistino ekde 2017.

Ŝi kantas neformale kaj lernis ŝati poezion pere de muziko. Ŝi enŝovas Esperanton spontanee en ĉiujn siajn hobiojn.

Ŝia unua universitata kurso estis Diĝitaj Ludoj, kaj ŝi laboras kiel desegnisto kaj animaciisto. Nuntempe ŝi faras sian duan universitatan kurson, Filozofio.

Ŝi kreis kaj respondecas pri la projekto Mondo da Komiksoj, kiu promocias kreadon kaj tradukadon de komiksoj al Esperanto.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de ŝi.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!