Leonardo

Jader Moreci Teixeira, pli konata kiel Leonardo (Bagé, 30ª de novembro 1938 – Viamão, 7ª de marto 2010), estis brazila muzikisto, kantisto kaj komponisto de regiona gaŭĉa muziko.

En la 60aj jaroj, li estis ano de la grupo Os Três Xirus, kun kiu registris 12 albumojn. En 1974, Leonardo eliris la grupon por labori kiel albumproduktoro, kaj lanĉis artistojn kiel la fama Gaúcho da Fronteira.

Ekde aprilo 2003, Leonardo prezentis ĉiudimanĉe programon pri gaŭĉa muziko ĉe Radio Guaíba, nomata Província de São Pedro.

Lia komponaĵo Céu, Sol, Sul, Terra e Cor (t. e. Ĉiel', sun', sud', terkolor') estas konsiderata simbolo de la ŝtato Suda Rio-Grando. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!