Luiz Bonfá

Luiz Floriano Bonfá (Rio-de-Ĵanejro, 17ª de oktobro 1922 — Rio-de-Ĵanejro, 12ª de januaro 2001) estis brazila kantisto, gitaristo kaj komponisto.

Li estis ano de la unua generacio de bosanovaj muzikistoj, kunverkis interalie kun Tom Jobim, kaj verkis klasikaĵojn de la stilo.

58 albumojn li registris, el kiuj pluraj en Usono, ne lanĉitaj en Brazilo.

Inter la artistoj kiuj registris liajn komponaĵojn, troviĝas Elvis Presley, Frank Sinatra, Sarah Vaughan, George Benson, Tony Bennett, Julio Iglesias, Diana Krall, Luciano Pavarotti, Dick Farney, kaj tiel plu. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!