Marisa Monte

Marisa de Azevedo Monte (Rio-de-Ĵanejro, 1ª de julio 1967) estas brazila kantistino, komponistino, plurinstrumentistino kaj muzikproduktorino.

Lanĉitaj albumoj de Marisa jam vendiĝis je pli ol 10 milionoj da ekzempleroj, kaj ŝi ricevis plurajn premiojn naciajn kaj internaciajn, kiel kvar Grammy Latino, sep Video Music Brasil, naŭ Multishow de Brazila Muziko, kvin APCA kaj ses TIM de Muziko. La artistino estas konsiderata de la usona revuo Rolling Stone kiel la kvara plej grava brazila kantistino, post Elis Regina, Gal Costa kaj Maria Bethânia. Du ŝiaj albumoj (MM kaj Verde, Anil, Amarelo, Cor-de-Rosa e Carvão) troviĝas en la listo de la 100 plej bonaj albumoj de brazila muziko.

Kune kun Arnaldo Antunes kaj Carlinhos Brown ŝi fondis la triopon Tribalistas.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn ŝiajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!