Mikel Klav

Mikel Klav estas brazila alternativa esperanta muzikisto kiu vivas en la urbo Niterói, ŝtato Rio-de-Ĵanejro.

Li kantas kaj ludas klavaron. Lia stilo kaj influoj devenas de populara, pop-roka kaj klasika elektronika muziko. Li ekkantis en Esperanto tuj post lia lernado de la lingvo, en la komenco de naŭdekaj jaroj, partopreninta precipe en tiu epoko en evento ECO-92 kie li kantis unuafoje en Esperanto. Post tio en multaj renkontiĝoj li partoprenis.

Pli malfrue en la jaroj 2013-2016 li revenis por fari prezentojn kaj komponojn, kaj partoprenis en konkursoj de revuo Kontakto. Liaj koncertoj okazis en diversaj esperantaj eventoj de Rio-de-Ĵanejro, plej grave en 50ª Brazila Kongreso de Esperanto en la jaro 2015 kaj eĉ estis invitita por ludi en San-Paŭlo: en la 10ª Kongreso de Esperanto de San-Paŭlo en Belinsulo (Ilha Bela) en la jaro 2016. Kaj lasttempe li partoprenis en la Konkurso Ĝanfranko 2022.

Li lanĉis la albumon Realeco, prilaborita de li en 2022 kaj kunproduktita de Vinilkosmo por publikigo en januaro 2023.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!