Milton Nascimento

Milton do Nascimento (Rio de Ĵanejro, 26ª de oktobro 1942), estas kantisto kaj komponisto monde konata kiel unu el la plej gravaj kaj talentoplenaj artistoj de brazila muziko. Li fariĝis nacie konata tiam, kiam la kanto "Travessia", verkita de li kaj Fernando Brant, ricevis la duan premion ĉe Internacia Festivalo de Kantoj en 1967.
Ĝis nun, Milton Nascimento registris 34 albumojn. Li laboris kun dekoj da aliaj artistoj, kiel Paul Simon, Peter Gabriel, Wayne Shorter, Pat Metheny, Björk, Duran Duran, Herbie Hancock, Quincy Jones, Sarah Vaughan, Maria Bethânia, Elis Regina, Gal Costa, Jorge Ben Jor, Caetano Veloso, Simone, Chico Buarque, Clementina de Jesus, Gilberto Gil, Lô Borges kaj Beto Guedes.
Li ricevis 5 premiojn Grammy. En 1998, li ricevis Grammy de Plej Bona Albumo de Mondmuziko de 1997. Milton jam koncertis en Sudameriko, Nordameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!