Neide Barros Rêgo

Neide Barros Rêgo (São Tomás de Aquino-MG, la 18an de oktobro 1938) estas brazila instruistino, poetino, deklamantino, lirika kantistino. Ŝi estis diplomiĝinta pri Deklamado ĉe Kurso Olavo Bilac en Rio-de-Ĵanejro, gvidita de Maria Sabina.

Ŝi fondis kaj gvidas, ekde 1961, la "Kulturcentron Maria Sabina", en kiu ŝi instruas deklamadon kaj okazigas eventojn literatur-muzikajn.

Ŝia poezia verko estis premiita en Brazilo kaj en Eŭropo. Ĝi estas en pli ol 100 antologioj publikigitaj en Brazilo, Portugalio kaj Italio. Ŝi publikigis multajn verkojn en Esperanto-revuoj de Brazilo kaj de aliaj landoj, kiel Bulgario, Portugalio, Svislando kaj Rusio.

Ŝi organizis kaj eldonis en 1994 la antologion "Água Escondida" (t.e. Kaŝita Akvo). Ŝi kunorganizis kaj publikigins kun Sylla Chaves en 2007 la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso" (t.e. Elektitaj poemoj el...). Ŝi estas citita de Brazila Literatura Enciklopedio, de Afrânio Coutinho kaj J. Galante de Souza. Ŝi estas ano de Rio-de-Ĵanejra Beletra Akademio, Barbacena Akademio de Beletrismo kaj Niteroja Beletra Akademio, kaj estas dumviva membro de UEA, fakdelegitino pri poezio kaj deklamado. (Fonto: Vikipedio)

Ŝi eldonis plurajn albumojn, inter ili la KD Revo de Amo kaj la DVD Neide Kantas.

Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn ŝiajn.

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!