Nelson Ferreira

Nelson Heráclito Alves Ferreira (Bonito, 9ª de decembro 1902 — Recife, 21ª de decembro 1976) estis brazila komponisto.

Li verkis en pluraj ritmoj kaj stiloj, kiel fokstroto, tango, kanzono, kaj specialistiĝis kaj konatiĝis en Brazilo kiel komponisto de frevoj.

Li pianludis en la kinejoj Royal kaj Moderno, en la urbo Recife, kaj estas konsiderata kiel la pianisto plej aŭdita en epoko de l' mutaj kinfilmoj.

Li estis arta direktoro de Radio Clube de Pernambuco kaj de Diskfabriko Rozenblit, la sola diskeldonejo instalita en la 50aj jaroj ekster la akso Rio-de-Ĵanejro/San-Paŭlo.

Nelson Ferreira estas unu el la nordorientanoj kies komponaĵojn oni plej registris en brazila diskografio. Registris liajn muzikaĵojn: Francisco Alves, Almirante, Carlos Galhardo, Aracy de Almeida, Nelson Gonçalves kaj aliaj.

Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!