Niltinho Tristeza

Nilton de Souza (Rio-de-Ĵanejro, 1936 - Rio-de-Ĵanejro, 10ª de februaro 2018), konata kiel Niltinho Tristeza, estis brazila komponisto.

Li estis kunverkinto (kun Haroldo Lobo) de unu el la plej famaj karnavalaj muzikaĵoj, Malgajo, registrita de Elizeth Cardoso, Elis Regina, Jair Rodrigues, Toquinho, Vinicius de Moraes, Wilson Simonal, Maysa, Paul Mauriat, Sérgio Mendes, Oscar Peterson, Julio Iglesias kaj multaj aliaj. Entute, pli ol 586 malsamaj gekantistoj tra la tuta mondo ĝin registris.

Li laboris ankaŭ kun João Nogueira, Emílio Santiago, Nei Lopes, Nelson Sargento, Ivone Lara, Elton Medeiros, Monarco kaj aliaj. (Fonto: Dicionário Cravo Albin da MPB)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!