Oswaldo Montenegro

Oswaldo Viveiros Montenegro (Rio-de-Ĵanejro, 15ª de marto 1956) estas brazila muzikisto.

Krom kantisto, li estas komponisto de muziko por teatraĵoj, dancspektakloj, kinfilmoj kaj televido.

Li lanĉis plurajn dekojn da albumoj, krom DVDojn. Verkoj liaj estis registritaj de Ney Matogrosso, Sandra de Sá, Paulinho Moska, Zé Ramalho, Alceu Valença, Zizi Possi, Zélia Duncan, Cássia Eller, Jorge Vercilo, Altemar Dutra, Gonzaguinha, Sivuca, Tânia Maya, Roberto Menescal inter aliaj.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!