Paulinho da Viola

Paulo César Batista de Faria (Rio-de-Ĵanejro, 12ª de novembro 1942), pli konata kiel Paulinho da Viola, estas brazila kantisto, komponisto kaj gitaristo.

En komenco de la kariero Paulinho kunverkis kun eminentuloj de la rio-de-ĵanejra sambo, kiel Cartola, Elton Medeiros kaj Candeia, inter aliaj. Li laboris ankaŭ kun Hermínio Bello de Carvalho, Zé Keti, Ciro Monteiro, Clementina de Jesus kaj aliaj.

Li elstariĝas kiel kantisto kaj komponisto de sambo, sed li ankaŭ komponas ŝoron kaj estas konsiderata kiel unu el la plej talentaj reprezentantoj de la Brazila Populara Muziko. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!