Paulo Diniz

Paulo Diniz (Pesqueira, Pernambuko, 24ª de januaro 1940) estas brazila komponisto kaj kantisto.

Li agadis kiel parolisto kaj aktoro ĉe radio kaj televido. Lia unua albumo estis lanĉita en 1966, kaj en 1970 li atingis nacian famon pro kanto verkita omaĝe al Caetano Veloso.

Entute li registris dekduon da albumoj. Li muzikigis poemojn de la brazilaj poetoj Carlos Drummond de Andrade, Gregório de Matos, Augusto dos Anjos, Jorge de Lima kaj Manuel Bandeira. Liajn kantojn registris Clara Nunes, Emílio Santiago, Simone kaj aliaj kantistoj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!