Renato Russo

Renato Manfredini Júnior (Rio-de-Ĵanejro, 27ª de marto 1960 — Rio-de-Ĵanejro, 11ª de oktobro 1996), pli konata kiel Renato Russo, estis brazila kantisto kaj komponisto, kiu famiĝis ankaŭ kiel ĉefvoĉo kaj fondinto de la rokbando Legião Urbana (t.e. Urba Legio).

Li adoptis la artan pseŭdonimon Russo omaĝe al la anglo Bertrand Russell, al la sviso Jean-Jacques Rousseau kaj al la franco Henri Rousseau.

Kiel ano de Legião Urbana, Renato lanĉis ok studiajn albumojn kaj kvin vivajn albumojn (kelkaj lanĉitaj post lia morto). Li registris ankaŭ tri soloalbumojn kaj kantis apud Herbert Viana, Adriana Calcanhoto, Cássia Eller, Paulo Ricardo, Erasmo Carlos, Leila Pinheiro, Biquini Cavadão, 14 Bis kaj Plebe Rude.

En oktobro 2008, la revuo Rolling Stone publikigis liston de la Cent Pli Gravaj Artistoj de la Brazila Muziko, en kiu Renato Russo okupas la 25an lokon. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!