Rita Lee

Rita Lee Jones de Carvalho, (San-Paŭlo, 31ª de decembro 1947 - San-Paŭlo, 8ª de majo 2023), estis brazila kantistino, komponistino, plurinstrumentistino, aktorino kaj verkistino.

Ŝi estis konata kiel la "Reĝino de la Brazila Rokmuziko", kaj atingis la mirindan markon de 55 milionoj da vendataj albumoj.

Rita estis unu el la plej influpovaj virinoj de Brazilo. Eks-anino de la grupoj Os Mutantes (1968-1972) kaj Tutti Frutti (1973-1978). Ŝi partoprenis gravajn revoluciojn en la muziko kaj en la socio. Ŝiaj komponaĵoj fariĝis ĉiamaĵoj en la furorlistoj.

En oktobro 2008, la revuo Rolling Stone publikigis liston de la 100 Plej Grandaj Artistoj de Brazila Muziko, en kiu Rita Lee okupis la 15an lokon. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn ŝiajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!