Roberto Carlos

Roberto Carlos Braga (Cachoeiro de Itapemirim, 19ª de aprilo 1941) estas brazila kantisto kaj komponisto.

Kvankam li komencis la karieron sub influo de kanzonsambo kaj bosanovo, en la fruaj 60aj jaroj Roberto ŝanĝis sian repertuaron al roko, fondante la bazojn por la unua brazila rokmovado.

Krom la muzika kariero, li ankaŭ stelis ĉe kinfilmoj.

En la fruaj 70aj jaroj, li reformulis sian rokecan repertuaron kaj fariĝis kantisto kaj verkisto de priamaj kantoj, kio daŭre estas.

Roberto Carlos estas la artisto kun plej granda nombro da diskoj venditaj en la historio de la brazila muziko. Koncertinte miloble en centoj da urboj brazilaj kaj eksterlandaj, lia famo en Brazilo kaj Latinameriko donis al li la kromnomon Reĝo, kaj li kalkulas je unu el la plej grandaj fankluboj en la mondo. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!