Rogener Pavinski

Rogener Pavinski (naskiĝinta en la urbo Ribeirão Preto) estas brazila esperantisto, kantisto kaj basgitaristo de la esperanta rokbando Supernova.

Profesie li estas video-produktanto, interalie kunaŭtoro de la filmo Esperanto estas....

Iama estrarano de TEJO pri landa agado (2007-2009). En septembro 2010 li estis elektita kiel nova redaktoro de la revuo Kontakto, ekoficonta ekde la numero 2010:05.

Dum UK 2015 li estis premiita de UEA per diplomo pri elstara agado pro kontribuoj al muzika kulturo, precipe pro la organizado de la Muzika Konkurso de la revuo Kontakto en la jaroj 2014 ĝis 2016.

Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!