Roger Gotardi

Roger de Castro Gotardi estas brazila esperantisto kaj advokato, fakulo pri Elektada Juro.

Esperanton li eklernis en la jaro 2001 kaj post ne longe ekaktivis en la kuritiba movado. Li oficis kiel vic-prezidanto (2002-2004) kaj prezidanto (2004-2006) de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ rolis kiel fiska konsilanto (2004-2006 k 2006-2008) kaj prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (2010-2012).

En la literatura fako de la movado, li reviziis la librojn Malhistorio, de Jorge Telles (Fonto, 2007), kaj La Sekreto de la Strigo de Diĵono (plu aĉetebla ĉe la libroservo de EASP), de Magali Lautrou (Graine de Moutard, 2016), kaj estis konstanta kunlaboranto de La Karavelo (João José Santos,2007-2012), beletra Esperanto-revuo pri portugallingva literaturo, en kiu siatempe li ofte publikigis tradukitajn rakontojn, poemojn kaj kantojn.

Sian edzinon li konis per Esperanto kaj ĝin instruas denaske al iliaj du filoj.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!