Sylla Chaves

Sylla Chaves (1929 - 30ª de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.

Chaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en Paderborno (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo.

Li esperantiĝis en la 1930-aj jaroj kaj estis prezidanto de la Brazila E-Ligo en 1978-82. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj.

Plurajn librojn kaj vinilajn diskojn kaj kasedojn li eldonis, ĉefe instruaj.
(Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

7 comentários:

  1. Tive o prazer de tê-lo como meu colega no Curso de Altos Estudos de Politica e Estratégia (CAEPE), da Escola Superior de Guerra, do Estado-Maior das Forças Armadas (hoje, Ministério da Defesa), Turma 1992.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Grato pelo seu comentário! Vou traduzi-lo, para que estrangeiros possam também ter acesso a estas informações.

      Traduko de la komento:
      Mi havis la plezuron esti lia kolego ĉe la kurso Altaj Studoj pri Politiko kaj Strategio (CAEPE), en Supera Militlernejo, de la Armeoj (nuntempe Ministerio pri Defendo), klaso 1992.

      Excluir
  2. Unu el la plej gravaj brazilaj esperantistoj. Li profunde konis kaj vivis nian lingvon, verkante plurajn librojn kaj muzikojn. En alia dimensio de la Vivo, mi kredas, ke li daŭrigas sian laboron.

    ResponderExcluir
  3. Bona homo kaj brila esperantisto! Mi konis lin persone.

    ResponderExcluir
  4. Sylla Chaves, kaj la metamorfozoj de la Vivo
    Same kiel raŭpo fariĝas papilio, tiel Sylla forlasis nin. Jen homo kiu sin donis al la homaro planeddimensie. Lasas al ni strangan senton de perdo... Ni priploras lin, sed sen angoro kaj sen malespero, ĉar li donis al ni ĉion kion li povis doni: la plej trafajn instruojn pri digneco. honesteco, malavareco, pacemo, laboremo ...
    Ni forte bedaŭras lian foriron alidimensien. Kvankam li mortis, ni kredas ke Li vivas. ne nur simbole en niaj koroj, sed ankaŭ astralmaterie inter la elektitoj de Dio.
    Kiel omaĝi lin? Pri tio mi multe rezonis, kaj alvenis al la konkludo, ke la plej bona omaĝo al li estas sekvi liajn paŝojn, sekvi liajn ekzemplojn de vera kristano. Lia vivo, kiel poeto, muzikkomponisto, verkisto, oratoro, lia vivo. en ĉiuj siaj aspektoj, karakteriziĝis kiel konstanta preĝo al la homa frateco, toleremo kaj interkompreno. Rigora rilate al si mem, kaj tamen indulga rilate al la aliaj. Klera, tamen simplanima. ĉar saĝa kaj luma, en la ekzistenciala dimensio de la Vivo.
    Mi multon lernis de li kaj pere de li. Mi lernis la valoron kiu havas la priatento al pliaĝuloj..., ĉar mi, pro admiro kaj respekto, multe konversaciis kun li, kaj finfine. ambaŭ gajnis, li gajnis mian atenton kaj mi gajnis liajn instruojn..., ambaŭ gajnis la ĝuon de reciproka altiro.
    Sylla, Vi foriris, kaj tamen vi restas korpe en tiu-ĉi grundo, cindroforme en tiu-ĉi kambukao. Estas oportuna momento. ke oni meditu pri la du ĉefaj metamorfozoj de la vivo. nome la naskiĝo kaj la forpaso. Oni faru, ke nia naskiĝo estu utila kaj ke nia forpaso estu memorata laŭ niaj dumvivaj faroj.
    Adiaŭ, Kara Sylla Chaves! La raŭpo fariĝis papilio. Flugu! Flugu for, en la astralan dimension de la Vivo! Dio vin benu! Ripozu, kun plena konscio de la devoj plenumitaj. Ni nenion plu povus postuli de vi. Ĉar vi donis al ni ĉion.
    Célio Freitas Martins
    [Teksto publikigita en la bulteno INKO n-ro 51, JUL-AŬG 2009, Kultura Kooperativo de Esperantistoj]

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!