Uchôa Negro

Uchôa Negro estas muzikisto, aktoro kaj verkisto el Cearao. Naskita en 1982, li laboras kun teatro ekde kiam li estis 9-jaraĝa kaj li kreis rokbandon kiam li estis 16-jaraĝa.

Uchôa partoprenis festivalojn kaj komponis pli ol 200 kanzonojn, inkluzive muzikajn trakojn por teatraĵoj kaj vesper-festoj de poetoj.

En Itaitinga-CE, sia urbo, li fondis la Asocion de Muzikistoj de Itaitinga (AMUSITA - Associação dos Músicos de Itaitinga), kiu laboras ne nur pri muziko, sed ankaŭ pri teatro, literaturo kaj sporto. Nuntempe, li aktoras en la teatra grupo de la asocio kaj partoprenas 2 bandojn: Cancerianos Sem Lar, tribute al Raul Seixas, kaj Seu Quinca, en kiu li prezentas siajn komponaĵojn.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!