Walter Franco

Walter Rosciano Franco (San-Paŭlo, 6ª de januaro 1945 - San-Paŭlo, 24ª de oktobro 2019) estis brazila kantisto kaj komponisto.

Li partoprenis neniun muzikan movadon, kian bosanovo aŭ tropikismo, sed li ĉiam staris ĉe la avangardo, en pluraj momentoj.

Laboris kun li aranĝistoj kiel Rogério Duprat kaj Júlio Medaglia, kaj la teksto de unu el liaj komponaĵoj, Cabeça, estis tradukita al la angla de Augusto de Campos.

Muzikaĵoj de Walter estis reregistritaj de artistas kiel Leila Pinheiro, Wanderléia, Oswaldo Montenegro kaj Chico Buarque, kaj ankaŭ de rokbandoj kiel Ira!, Camisa de Vênus, Pato Fu kaj Titãs.

Walter Franco estis vic-prezidanto de Abramus - Brazila Asocio de Muziko kaj Artoj, kontrolsocieto pri aŭtorrajtoj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!